Ho, rajdis, rajdis
Litova popolkanto / Vitautas Ŝilas
Ho, rajdis, rajdis longe mi. /2f/
Al bien’ veninte /3f/ haltis mi.
Ligis mi ĉevalon al baril’ /2f/
Ĉe verdanta ruta /3f/ ĝardenet’.
Skuis sian kapon la ĉeval’. /2f/
Ve, kaj aĉe tretis /3f/ verdajn rutojn ĝi.
Ploras elirinta knabinet’ /2f/
Pro la verdaj rutoj /3f/, kiujn tretis ĝi.
Ĉit, ne ploru triste, knabinet’ ! /2f/:
Ĉevaleton mian /3f/ donos mi al vi.
Ne bezonas la ĉevalon mi /2f/,
Tute ne bezonas /3f/ la ĉevalon mi.
Ĉit, knabin’, ne ploru pro ĉagren’: /2f/
Mi al vi donacos /3f/ ringon el la or’.